xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Enhavo: Esperantistoj en pola parlamentejo, Diskvalifiku rasismon, IJK en Ukrainio,
Ekspozicioj pri Esperanto, Finkalkulo de AEH, Internacia tago en Hiroŝimo,
Muzea nokto en Svitavy, E-klubo en Pardubice
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Fine venis post longa vintro la tiom atendata printempo
kun la tradiciaj Paskofestoj. La redakcio deziras al ĉiuj
legantoj multajn sunajn tagojn en bona sano kaj senĉesa
bonhumuro.
300
Kion signifas tiu ĉi numero?
Ĉu Vi ne scias? En Viaj manoj
Vi tenas la tricentan ekzemp-
leron de Informilo, kiu estas
regule eldonata ĉiumonate de la jaro 1985.
Tostu kun ni kaj deziru al nia gazeto pluajn jarojn kun kontentaj legantoj. red.
Esperantistoj en la pola
parlamentejo
La 4-an de marto 2010 la
vicprezidanto de Pola Sejmo (la malsupra ĉambro de pola
parlamento) Jerzy Szmajdziński akceptis en la parlamentejo jenajn
esperantistojn: d-rinon Ilona Koutny, Franciskon Witucki, Eduardon
Kozyra, Kazimiron Krzyżak kaj Marianon Zdankowski. La vicprezidanton
akompanis la deputito de Pola Sejmo Leszek Aleksandrzak.
Por la renkontiĝo estis planita ĉeesto ankaŭ
de prof. Krystyna Łybacka, eksministro pri edukado, sed ŝi ne
povis partopreni (renkontiĝo kun la parlamentanino Łybacka estas
planata por Poznaň en proksima tempo).
La esperantistoj
prezentis al la vicprezidanto de Pola Sejmo deziron, ke Esperanto
ricevu statuton de lingvo samranga kiel aliaj fremdaj lingvoj en la
pola edukad-sistemo.
La
parlamentanoj kun bonvolemo rilatis al la propono. Ili sugestis, ke
la E-grupo mem proponu al la ministro pri edukado komenci proceduron
por la realigo de laprezentita celo. Ili samtempe deklaris apogi la
iniciativon.
La renkontiĝo pasis en amika etoso kaj finiĝis
per komuna fotado.
laŭ mesaĝo de "La Ondo de E-o“
La 21-a de marto estis Internacia Tago por la Eliminado de Rasa Diskriminacio. Ĝi estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1966 memore al la tragedio en la sud-afrika Sharpeville, kie tiutage en 1960 la polico ekpafis kaj mortigis 69 homojn kaj vundis pli ol 300 aliajn dum paca demonstracio kontraŭ la apartismaj leĝoj de la lando. La Tago servas ne nur por reatentigi la internacian komunumon pri la teruraj sekvoj de rasismo, sed ankaŭ por memorigi pri niaj sindevigo kaj decidemo kontraŭbatali rasan diskriminacion.
Ĉi-jare, kiam pasas la 50-a datreveno de la
masakro en Sharpeville kaj kiam la Mondpokala Turniro de Futbalo
okazos en Sud-Afriko, la Alta Komisiito de UN por Homaj Rajtoj, s-ino
Navi Pillay, mem sudafrikanino, alvokas por atento al rasismo en
sporto. La sporte inspirita temo de la ĉi-jara Tago estas
Diskvalifiku rasismon. En sia deklaro okaze de la Tago s-ino Pillay
instigas "utiligi la grandan potencialon de sporto por subfosi
rasismon, fremdofobion kaj similajn formojn de netoleremo en la pli
vasta socio". Ŝi substrekas, ke tiurilate ĝuste
futbalo havas grandegan potencialon, ĉar ĝi "altiras
grandegajn kaj pasiajn spektantarojn rektajn kaj televidajn".
UEA,
kiu ĉiam apogis kaj kontribuis al la iniciatoj de UN kaj Unesko
kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo, ankaŭ nun apogas la
alvokon de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj kaj peras ĝin al
la Esperanta komunumo. UEA disponigas Esperantan tradukon de la
deklaro de s-ino Pillay, kompletigita per informaj notoj de la
Oficejo de la Alta Komisio por Homaj Rajtoj. Kiel eduka kaj diskuta
materialo daŭre rekomendinda estas krome la mondfama libro
„Paĉjo, kio estas rasismo“? de Tahar Ben Jelloun,
eldonita de UEA.
Transprenite el Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 370 (2010-03-18).
IJK-2011 okazos en Ukrainio
TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita en la lasta reta estrarkunveno. La aranĝo okazos en julio 2011 proksime de Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la kieva akvo-rezervejo (grandega artefarita lago de larĝospaco 922 km²).
La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina
Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo).
Tio estos la unua IJK en Ukrainio - sed espereble kun rekorda nombro
da partoprenantoj.
el ret-info
Ekspozicioj pri Esperanto
(kreskas - kiel fungoj post la pluvo...)
En
Písek okazas ekspozicio pri Esperanto ekde 15.3. ĝis
14.4. en la Urba biblioteko en Písek (Alšovo nám. 85). Entute 23
paneloj A1-formataj kaj 3 librovitrinoj respegulos viglamaniere la
variecon de la nunaj utiligebloj de Esperanto. Estas planate plu
pruntedoni la materialon al aliaj interesiĝintaj urboj.
(Jam nun esprimis la intereson České Budějovice, Tábor, Milevsko kaj
Klatovy).
La
ekspozicio troviĝas en koridoro de la 1-a etaĝo kaj estas
libere alirebla dum labortagoj (krom ĵaŭdo) ekde 9 ĝis
18h kaj sabate ekde 9 ĝis 12h. Marde 13.4. ekde 16:30 en la
klubejo de la biblioteko okazos ĉeĥlingva programo por la
publiko „Esperanto kaj ne nur literaturo“. Invitas vin la
aŭtorino de la ekspozicio Pavla Dvořáková kaj la loka E-klubo.
Vian viziton vi povas anonci aŭ ricevi pli da informoj ĉe:
pisek@esperanto.cz
En la regiono Moravské Budějovice okazos eĉ tri
ekspozicioj:
1) „Ĉu Esperanto peros poeton Otokar Březina al aliaj nacioj?“ estos en la Muzeo de Otokar Březina (Březinova 46) en Jaroměřice nad Rokytnou. Ĝi daŭros la tutan sezonon de aprilo ĝis oktobro.
2) La dua okazos same en Jaroměřice nad Rokytnou, sed en la biblioteko (OD Rokytná), estos videbla tiu, kiu pasintjare estis en Moravské Budějovice: „Honoro al Komenio aŭ kiel ni interkomunikos ene de EU“. Ĝi estos vizitebla de la 6-a ĝis la 30-a de aprilo ĉiam lunde, merkrede kaj vendrede.
3) Kaj la tria „Ĉu ne sufiĉus unu lingvo?“ okazos en la Muzeo de metioj en Moravské Budějovice ekde la 30-a de aprilo ĝis la 23-a de majo. Ĝi estos parto de la ekspozicio „Sankta Klement Maria Hofbauer (Dvořák) kaj lia mesaĝo por ni“.
Pliajn informojn pri ĉiuj ĉi vi povas ricevi ĉe la iniciatinto kaj aŭtoroViktor Dvořák, dvorakovi.mb@volny.cz.
Kaj en la urba biblioteko Přelouč antaŭ du monatoj estis instalita la ekspozicio pri 100 jaroj de Esperanto en Pardubice. Ĝi migris el la urba biblioteko de Pardubice, tra biblioteko de vilaĝo Býšť al Přelouč.
red.
Finkalkulo de AEH de la jaro 2009 kaj budĝeto por la jaro 2010
|
budĝeto 2009 |
realo 2009 |
budĝeto 2010 |
Enspezoj |
|
|
|
vendo de varoj kaj servoj |
400 |
0 |
400 |
interezoj el kuranta konto |
600 |
481 |
500 |
dotoj, donacoj |
3 000 |
4 200 |
3 000 |
membraj kotizoj |
32 000 |
54 057 |
32 000 |
seminario Skokovy kaj lingvaj seminarioj |
120 000 |
86 488 |
60 000 |
ekskursoj |
205 000 |
212 086 |
5 000 |
Enspezoj sume |
361 000 |
357 312 |
100 900 |
|
|
|
|
Elspezoj |
|
|
|
elsp. por vendo de varoj kaj servoj |
0 |
0 |
0 |
impostoj |
0 |
0 |
0 |
materialo |
12 000 |
26 768 |
12 000 |
gazetoj kaj libroj |
2 000 |
1 239 |
2 000 |
riparoj |
3 000 |
0 |
3 000 |
poŝto |
23 000 |
21 870 |
23 000 |
telefono |
12 000 |
12 088 |
12 000 |
kunvenoj |
500 |
257 |
500 |
vojaĝelspezoj |
3 500 |
3 146 |
3 500 |
banko |
500 |
1 042 |
1 000 |
seminario Skokovy, renkontiĝo Rybitví |
120 000 |
84 262 |
58 000 |
salajroj |
0 |
0 |
0 |
ekskursoj |
200 000 |
193 184 |
5 000 |
Elspezoj sume |
376 500 |
343 856 |
120 000 |
Enspezoj - elspezoj |
-15 500 |
+13 456 |
-19 100 |
Pavel Nechvíle p.p.m. Josef Hron p.p.m
prezidanto de AEH kontisto de AEH
Pardubice 7. 3. 2010
Internacia virina tago en
Hiroŝimo
Dum en Ĉeĥio la
Internacia tago de virinoj estas konsiderata „komunisma
festeno“ kaj do ignorata, en aliaj partoj de la mondo, kie oni
neniukaze povas nomi tion „heredaĵo de komunismo“
oni ne nur festas ĝin, sed ie eĉ saĝe uzas ĝin
por montri la utilecon de Esperanto.
Brila ekzemplo de tio estas la iniciato de Taeko OSIOKA en Hiroŝimo. Ŝia raporto kun fotoj estas videbla ĉe:
http://www.ipernity.com/blog/32119/234640
Ni aldonu, ke al tiu sukcesa ekspozicio modeste kontribuis (kiel jam
tradicie dum pluraj jaroj) inter
entute
sep leteroj venintaj el Ĉeĥio ankaŭ de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, Asocio de handikapitaj esperantistoj kaj la
eldonejo KAVA-PECH.
de retkomunikoj ĈEA
Muzea nokto en
Svitavy
(kun eblo de tranokto)
Kiel jam anoncite, la 12-an de junio okazos en Svitavy Muzea nokto, al kies programo kontribuos ankaŭ la Esperanto-muzeo. Ĝia programo estos riĉa: je la 16-a horo ĝi komenciĝos per inaŭguro de nova ekspozicio en la muzeo, ĉi-foje el la verkoj de Pavel Rak, humuristo kaj ilustristo, fama ankaŭ en Esperantujo. Ĝin sekvos bapto de lernolibro de Stano Marček; partoprenos kaj la aŭtoro kaj la ilustristino Linda Marčeková kaj Max Kašparů, kiu tradukis la libron al la ĉeĥa lingvo. Baptopatrino fariĝos Jana Melichárková, ĈEA-prezidantino kaj aŭtorino de la duvoluma lernolibro „Esperanto por infanoj“.
Memkomprene
sekvos aŭtografado de ĉiuj nomitaj, inkluzive de Pavel Rak,
kiu subskribos sian verkon „Desegnita humuro“. La lasta
programero celas infanojn kaj nomiĝas „Desegnado de
infanoj kun Pavel Rak“. Dum ĝi li volonte ne nur malkaŝos
al la infanoj la sekreton de sia arto, sed ankaŭ desegnigos
ilin, kion li jam plurfoje sukcesis aliloke. Krome, interesa
kultura kaj amuza programo okazos dum la tuta vespero en la
konstruaĵo de Urba muzeo kaj en galerio, kiu troviĝas tuj
vid-al-vide de la Esperanto-muzeo.
ATENTU: eblas mendi tre
favorpreze tranokton en studenta hejmo, nur por 200.-Kč/persono, kio
certe faciligos la partoprenon de esperantistoj el ne tro proksima
distanco. Interesiĝantoj bonvolu anonci sin ĉe Libuše
Dvořáková, dvor.libuse@seznam.cz
de retkomunikoj ĈEA
Nuntempa
agado de E-klubo de d-ro Schulhof
en Pardubice
En nia esperantista klubo en Pardubice, post impulso de komitatmembrino de ĈEA Pavla Dvořáková, ni starigis al ni malfacilan taskon. Ni volas komune labori por Esperanta Vikipedio. La vikipedio estas tutmonda interreta enciklopedio, en kiu ĉiuj homoj povas partoprenadi per siaj informaj artikoloj pri diversaj temoj kulturaj, matematikaj, sciencaj, sociaj, historiaj, geografiaj ktp. Ĝi estas prilaborata en multaj lingvaj versioj kaj la nombro de la artikoloj jam estas kelke da milionoj. La plej granda lingva versio – la angla havas jam 3 230 mil artikolojn, la ĉeĥa 157 mil kaj la esperanta 127 mil artikolojn.
Ni ŝatus kompletigi la Esperantan Vikipedion precipe per artikoloj koncernantaj nian regionon de Pardubice. Antaŭ ĉio tio estu artikoloj pri ĉiuj signifaj komunumoj de la regiono, pri iliaj historioj, memorindaĵoj kaj aliaj vidindaĵoj, pri iliaj naskiĝintoj kaj pri korifeoj tie aktivintaj. En la ĉeĥa Vikipedio estas pri komunumoj plejparte belaj artikoloj, kompletigitaj ankaŭ per belaj fotoj. Sed la artikoloj en la ĉeĥa Vikipedio estas skribitaj kompreneble antaŭ ĉio por ĉeĥoj. Pro tio en ili troviĝas kontaktoj al la administrantaro, la nomo de la urbestro, kiaj industriaj entreprenoj en la komunumo estas, kiaj kluboj ktp. Tiuj, por ĉeĥoj gravaj datoj ne estas interesaj por eksterlandaj vizitantoj, tu- ristoj, kiuj volas pasigi sian tempon en Ĉeĥio por vidi multe da interesaĵoj.
Male la ĉeĥaj vikipediaj paĝoj de kelkaj komunumoj estas tre koncizaj, ili sendas la vizitanton al oficialaj paĝoj de la komunumo. Multaj el tiuj oficialaj paĝoj estas tre belaj, sed ili estas skribitaj nur ĉeĥe, por eksterlandanoj ili estas nekompreneblaj. Krome ili enhavas multajn diversajn anoncojn kaj lokajn informojn kaj fremdulo en ili malfacile trovas siajn interesaĵojn. Multaj artikoloj pri niaj komunumoj troveblas ankaŭ en alilingvaj versioj de la Vikipedio. Bedaŭrinde la unuopaj artikoloj enhavas nur malmulte da informoj, ofte ne tro interesaj. Tiujn paĝojn skribadas plejparte eksterlandanoj sen lokaj konoj, nur laŭ literaturo.
Ni ŝatus, ke niaj artikoloj pri ĉeĥaj urboj, komunumoj kaj turismaj lokoj en la E-Vikipedio estu allogaj invitiloj en nian landon. La artikoloj pri korifeoj, pri nia kulturo kaj historio dokumentu, per kiaj valoraĵoj niaj homoj kaj nia lando kontribuis kaj kontribuas al disvolvo, riĉeco kaj beleco de Eŭropo kaj la mondo. La E-Vikipedio, uzata kaj legata en la tuta mondo, estas por tio eksterordinara okazo. Ni volas, ke niaj artikoloj estu belaj per enhavo kaj per aldonataj bildoj kaj ke oni povu surbaze de ili krei ankaŭ belajn artikolojn en alilingvaj vikipediaj versioj.
Dum
la pasintaj tri monatoj ni prilaboris pli ol sesdek paĝojn,
miaopinie sufiĉe sukcesajn. Kompreneble en la komenco ni devis
superi diversajn problemojn koncernantajn la enhavon de la artikoloj
kaj ilian formalan aranĝon, sed ankaŭ ilian lingvan
perfektecon. Ĉiam estas io por plibonigi. Avantaĝo estas,
ke pli perfektaj vikipediistoj ol ni povas niajn artikolojn korekti,
rearanĝadi kaj perfektigi. Ankaŭ ni mem povas reiri al niaj
artikoloj post akiro de pluaj spertoj kaj perfektigi ilin. Ni kredas,
ke al tiu nia agado aliĝos ankaŭ pluaj esperantistoj. Ni
volas per tiu ĉi agado ne nur kontribui al turisma vizitado de
Ĉeĥa respubliko, sed ankaŭ propagandi la uzadon de
Esperanto en turismo.
Josefo Hron
INFORMILO – monata
gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas
AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J.
Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených
esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,
530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466
611 941 SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní
spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088,
kód banky 0300
Při
platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako
variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč,
příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
Kodo ĉe UEA : aehk-z
La
redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de
la artikoloj.