1/17 MARTO 2009
***********************************************************
Enhavo: Festivalo en Düsseldorf kaj raportaĵo pri Venezuelo, ambaŭ el
la plumo de Líba Gabalda el Francio
***********************************************************
La 25-a INTERNACIA FESTIVALO EN DÜSSELDORF
27.12.2008 – 3.1.2009
Kadra temo: LITERATURO
Jam la 25-an fojon la geamikoj de la tuta mondo renkontiĝis en agrabla kaj gaja etoso. Ĉi-jare la Internacia Festivalo estis vere festa kaj enhavoriĉa. Laŭ promeso ĝi okazis en renovigita, plej moderna junulargastejo en Germanio. Multaj el ni povis sperti tiun transformiĝon. Grandaj salonoj ekipitaj per la plej modernaj teknikaĵoj, nova manĝejo kun kuirejo kaj spaca enirhalo, kie ni ĉiuvespere knajpumis ĝis malfruaj horoj.
La aranĝon, post malfermaj kaj salutaj vortoj de nia organizanto HDP, sprite gvidis dum la interkona vespero Mikaelo Bronŝtejn. Ekde la sekva tago komencis serio da interesaj prelegoj, inter kiuj grandan sukceson havis tiuj pri la juda humuro de Josi Ŝemer el Israelo. Ankaŭ la virtuala mondo de “Dua Vivo”, prezentita de Anna Löwenstein kun rekta interreta interveno de la brazilano Emilio Cid vekis intereson inter la spektantoj.
Tiun-ĉi jubilean festivalon honoris per sia persona ĉeesto la eksprezidanto de UEA, Renato Corsetti. Li ankaŭ plurfoje prelegis. La ĉeftemo pri literaturo estis plurfoje traktita en multaj prelegoj. Literaturan prezenton pri prelegoj, verkoj kaj entute pri la vivo de la neforgesebla Claude Piron traktis Claude Nourmond. Ne mankis la famkonata Triksini kiu per siaj magiaĵoj kaj pupteatraj prezentoj gajigis la ĉeestantojn. El fora Japanio venis prezentado, kiel enpaki per tukoj donacojn kaj ne mankis origamio. Dum vojaĝaj prezentoj ni konatiĝis kun Rusio, Japanio, Nepalo, Vjetnamio, Argentino kaj Venezuelo. Okazis pluraj aŭtoraj horoj, ĉar inter ni troviĝis konataj verkistoj kaj artistoj.
Dum praktikaj ekzercoj oni spertis sur sia dorso kupadon kun klarigoj pri utileco de tiu saniga terapio. Dum meditado oni malstreĉiĝis kaj same pri ekzercoj de jogo aŭ matena “Tai-chi” gimnastiko. Venezuela tamburado vigligis la ĉi-jaran dancvesperon. Okazis ankaŭ aliaj danckursoj kaj antaŭ la Silvestra balo ne mankis la polonezo. Ĉe piano ne sidis kaj ludis nur Iano, sed montriĝis, ke estas inter ni aliaj talentaj muzikistoj. Riĉe proviziita libro-servo bone funkciis. Samkiel lastjare, ankaŭ ĉi-foje okazis IVU (Internacia Vintra Universitato). Ĉe la fino d-ro Amri Wandel disdonis atestilon pri sukcesa partopreno al kelkaj ekzamenitoj. Unuafoje estis ebleco ekzameniĝi ankaŭ pri Esperanto. El Herzberg – La Esperanto urbo speciale por tiu celo venis Zsófia Kóródy.
Dum
la tuttaga ekskurso ni vizitis la urbon Aachen situanta en proksimeco
de belga kaj nederlanda limoj. Krom la bela kaj impona katedralo ĝi
famas pri spickukoj. Ni vizitis tipan bakejon, kie ni estis regalitaj
per tiuj bongustaĵoj kaj en la apuda vendejo ni povis ilin
aĉeti. Poste ni daŭrigis al Kelmis-Moresnet, kie nin
atendis esperantistoj en restoracio “Select”, kie antaŭ
100 jaroj fondiĝis Esperanto-ŝtato “Amikejo”.
La akcepto estis tiel varma, ke ni sukcesis foriri nur ĉe
vesperiĝo. Oni filmis nian alvenon kaj restadon. La Trilandan
Angulon (Belgio, Nederlando kaj Germanio), kiu troviĝas en
apudeco, ni vidis je mallumo kaj ne plu estis tempo viziti kiel
planite Maastricht.
Vesperaj programoj estis buntaj. Ni ĝuis gitarkoncerton de la konata franca artisto Ĵak Le Puil, el Argentino vizitis nin kaj koncertis Alejandro Cossavella, kiu turneis en Eŭropo. En armena vespero ni spektis filmon, dancadon, kantadon kaj gustumadon de ties specialaĵoj. Dum la jubilea vespero ni estis regalitaj per ŝaŭmvino kaj du trietaĝaj tortoj kun marcipana stelaro gajigis tiun neforgeseblan eventon.
En la programo oni rememoris la unuan IF-on. La lasta, Internacia vespero konsistis el kontribuoj de talentaj ĉeestantoj.
La sukceso de tiu jarfina evento rezultas el perfekta laboro de nia organizanto HDP (Hans-Dieter Platz), el efika kunlaboro de liaj helpantoj kaj el harmoniaj rilatoj de ĉiuj ĉeestantoj, kies partopreno kontribuis al ties sukceso. HDP faris ĉion eblan, por ke la partoprenantoj bonfartu kaj ĝuu la jarfinan aranĝon. Ĉi jarfine la Internacia Festivalo okazos en Nordlingen, en bavara parto de Germanio. Venu ĝui ankaŭ vi!!! Líba Gabalda
Nia vojaĝado en Venezuelo
Venezuelo situas en la norda parto de la Sudamerika kontinento. Ĝi estas lando de gigantaj dimensioj. Tie vi trovas la plej grandan lagon en Sud-Ameriko, la trian plej longan riveron, la plej altan akvofalon kaj telferon en la mondo. La pejzaĝo de Venezuelo apartenas al tiuj plej eksterordinaraj, kiujn vi povas imagi: okcidente elstaras neĝkovritaj pintoj de la Andoj, sude troviĝas humidaj praarbaroj, oriente etendiĝas belega plataĵo “Gran Sabana” kun ekster-ordinaraj tablomontoj.
Ĉe
la Kariba maro etendiĝas strandoj. La ĝangalo estas riĉa
je flaŭro kaj faŭno. En Venezuelo estas 43 naciaj parkoj,
20 naturaj monumentoj kaj tri mil kilometroj da plaĝoj. Ĉiu
regiono havas sian ĉarmon kaj ofertas al vizitanto mirindan
spektaklon de natura beleco kaj eksterordinarajn travivaĵojn.
Krom sia natura beleco Venezuelo estas konata ankaŭ pro la plej belaj virinoj de la mondo. Multfoje ili gajnis la konkurson de beleco “Miss Universo”. La ĉefa riĉeco de Venezuelo estas en ekspluatado de nafto, mineraloj, ercoj kaj aliaj produktoj.
Somere 2008 ni vizitis Venezuelon. Ni restadis tie dum 6 semajnoj. Mia edzo Floreal venis tien por parte labori pri projekto por la metroo de Karakaso. Mi akompanis lin kaj kune ni libertempis. Dum la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento ni loĝis en la ĉefurbo Karakaso, dum 6 jaroj, do ni sufiĉe bone konas tiun-ĉi ekzotikan landon. Tamen ni povis rimarki ŝanĝojn post dudek du jaroj. La unua afero, kiun mi rimarkis tuj post la alveno, estis plidensigita trafiko kaj multaj novaj malpli grandaj aŭtomobiloj ol antaŭe. La loĝantaro de Karakaso plimultiĝis de 4 milionoj al preskaŭ 6 milionoj. Pro rapida kreskado de la loĝantaro kreskis ankaŭ malsekureco kaj krimo. Konsilindas ne eliradi nokte kaj eviti danĝerajn kvartalojn. Sed en malgrandaj vilaĝoj oni vivas trankvile kaj kontente.
Nuntempe oni multe konstruas kaj plibeligas la domojn farbante ilin. Ankaŭ la muroj estas farbitaj kaj pentritaj. La plejparto de la personoj, kun kiuj ni havis eblecon paroli, estas kontentaj pri la nuna registaro kaj ĉefe pri la prezidento Hugo Chávez. Li favoras malriĉulojn kaj gejunulojn, ĉar li bone scias, ke en ili estas la estonteco de la lando. Li gajnas simpation de la popolo, sciante paroli ilian lingvon.
La
nutraĵoj estas iom kostaj. Kio daŭre malpli kostas, estas
la benzino. Plenigante la benzinujon de la aŭto, vi pagas malpli
ol aĉetante glason da freŝa fruktosuko. Pliboniĝis la
lerneja sistemo kaj oni strebas je alfabetigado de la homoj.
K
malriĉa kvartalo
Dum nia restado ni vizitis konatajn lokojn en Karakaso, strandojn kaj ekkonis novajn belajn partojn de la lando. En Puerto Ordaz ni havis bonŝancon spekti ekspozicion pri orkideoj, admiri la imponan riveregon Orinoko, viziti la akvofalojn “La Llovizna” kaj “Cachamay” ĉe la rivero Caroni. En la ŝtato Monagas ni vizitis la groton “Guacharo” kaj proksime al la urbo El Tigre la rokaron “Farallones de Chimire”. En la ĉe-mara vilaĝo Todasana ni vizitis la “Muzeon de La Vero”. En Cuyagua mi ĉeestis vilaĝan feston: spektaklon de dancantaj diabloj antaŭ la preĝejo, promenadon de sanktaj figuroj, tamburadon, dancadon kaj amuziĝon ĝis la frumateno.
En la sidejo de Venezuela Esperanto-Asocio ni renkontis malnovajn geamikojn kaj konatiĝis kun novaj, entuziasmaj esperantistoj. Tra la lando troviĝas kelkaj izolitaj esperantistoj, kiuj plejparte lernis per interretaj E-kursoj. Pluraj el ili planas partopreni la UK-on en Kubo post du jaroj. Espereble ilia deziro plenumiĝos kaj ni revidos ilin denove.
Venezuelo – kutimoj kaj tradicio
La plimulto de la loĝantaro parolas hispane, indiĝenaj triboj en izolitaj lokoj parolas siajn proprajn lingvojn. La anglan oni povas aŭdi nur iom en la urboj.
aĉetu niajn produktojn
La
lando pleje karakteriziĝas per muziko, en kiu miksiĝas
eŭropaj, afrikaj kaj originalaj indiĝenaj ritmoj. La muziko
forte ligiĝas al dancado. Ŝajnas, ke venezuelanoj havas
ritmon en la korpo ekde la naskiĝo. La okazaĵoj festi en
Venezuelo ne mankas. Ili sekvas religian kalendaron. La plej grandaj
festoj okazas dum Pasko kaj Kristnasko. Ankaŭ tagoj dediĉitaj
al diversaj sanktuloj estas konvene festataj. Oni dancas kun la
figuro de la sanktulo antaŭ la preĝejo kaj promenigas ĝin
kun akompano de vilaĝanoj.
afiŝo de dancantaj diabloj
dancado kun sanktuloj
tipa venezuela plado
Gastronomio,
unu el la ĉefaj artoj, varias laŭ la regionoj. Ĉiu
regiono havas siajn kutimojn kaj siajn tipajn pladojn. Ĝi varias
laŭ la geografia situo kaj laŭ la vivmaniero de ĉiu
popolo. Malsamaj manĝkutimoj estas ĉe la Andoj, aŭ ĉe
la marbordo. La kuirarto estas miksaĵo de diversaj kulturoj, sed
tamen ĝi konservas specialan personan guston. Ĝin
karakterizas uzo de maizo, verda banano, diversaj grajnoj, tuberoj
kaj spicoj, sukerkano, viandaĵoj de kie venas pladoj kun unikaj
gustoj kaj originaleco. La nacia plado de Venezuelo nomiĝas “El
pabellón criollo” (pabejon kriojo), kiu konsistas el
nigraj fazeoloj, rizo, fritita verda banano kaj bov-viando kun la
saŭco. Aliaj tipaj venezuelaj pladoj estas: la “arepa”,
“empanada“ “cachapa” (kaĉapa) “hallaca”
(ajaka), diversaj supoj kaj fromaĝ- kaj fiŝpladoj kaj
multaj variaĵoj de dolĉaĵoj. Al tio aldoniĝas
granda vario de tropikaj fruktoj.
Karakaso, urbo de kontrastoj
Karakaso, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Venezuelo, situas en la norda parto de la lando, 25 kilometrojn for de la Kariba maro. Lokita inter valoj en alteco de preskaŭ mil metroj super la marnivelo ĝi posedas mildan klimaton – ĉiaman printempon. La temperaturo stabiliĝas ĉe 25 gradoj dum la tuta jaro. La ĉefurbon dominas la monto Avila kun la plej alta pinto en 2250 metroj super la nivelo de maro.
vidaĵo al monto Avila
La preskaŭ 6 miliona urbego konsistas el diversaj kvartaloj kun siaj placoj, avenuoj kaj parkoj. Iuj kvartaloj estas tre luksaj kun gardistoj ĉe la enirejo, aliaj malpli kaj kontraste al tio okulfrapas domaĉoj nomataj ”ranchitos” loĝataj de malriĉaj homoj kaj de marĝenuloj. La multiĝo de domaĉoj sur la montetoj estas unu el la plej gravaj problemoj de tiu urbo. Ĉiujare kelkaj loĝejoj estas faligitaj de la tropikaj pluvegoj.
Karakaso
estas vivanta urbego, kiu fanfaronas per iuj gravaj memoraĵoj
rilate al Simon Bolivar, la Liberiginto de Venezuelo. La placo
Bolivar, kiu mankas en neniu venezuela urbo, eĉ en la plej eta
vilaĝo, estas historia centro de la urbo. En ĝia ĝardeno
ŝprucas fontanoj kaj meze staras monumento de la Liberiginto
rajdanta ĉevalon.
Liberiginto Simon Bolivar
tipa venezuela vestaĵo por
danco „Joropon“
Sed tiu ĉi urbo prezentas amason da kontrastoj, konvulsioj, ĥaoso, frenezeco, samkiel ĉiuj latinoamerikaj urbegoj. Ĝi estas incita, malsekura, perforta, sed ankaŭ bunta, vigla kaj gaja, trairata de homoj, kiuj paŝas en muzika ritmo rigardante al prospera estonteco kun rideto sur la lipoj kaj transdonante kontaĝan vivĝojon.
Liba Gabalda